Ĉinio lanĉis sateliton Beijing-3B

Qiujieming Publikigita: 2022-08-24 20:40:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio merkrede lanĉis sateliton per la portoraketo Changzheng-2D en spaco.

La satelito, Beijing-3B, estis ĵetita ĉe 11:01 laŭ la pekina tempo en la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi kaj baldaŭ eniris la antaŭfiksitan orbiton.

Ĝi estos ĉefe uzata por provizi telesensajn servojn en la kampoj de administrado de terresursoj, enketo pri agrikulturaj rimedoj, monitorado de medio kaj urbaj aplikoj.

Ĉi tio estis la 434a flugmisio de la raket-serio Changzheng.

Ĉinio lanĉis la sateliton Beijing-3A la 11an de junio 2021.

Dividu