Kelkaj faktoj pri la vizito de Pelosi al Tajvano

Qiujieming Publikigita: 2022-08-25 18:11:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi faris provokan viziton al la ĉina regiono Tajvano lastatempe ignorante la severajn avertojn de la ĉina flanko. La vizito serioze malobservas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, grave subfosas la teritorian integrecon de Ĉinio, serioze endanĝerigas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo kaj grave damaĝas la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La ĉina flanko estis devigita preni kontraŭrimedojn. La usona flanko dissemas misinformojn por konfuzi ĝuston kun malĝusto kaj konfuzi nigron kun blanko, kritikante la legitimajn kontraŭrimedojn de Ĉinio kaj provante trompi la mondon pri la tajvana demando. Necesas veni al la faktoj kaj malkovri la hegemonian naturon kaj gangsteran logikon de Usono.

La 1a fakto: La principo de unu Ĉinio estas la politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La signifo de ĉi tiu principo estas klara kaj preciza. Estas nur unu Ĉinio en la mondo, Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta tutan Ĉinion. Tio ĉi estas la origina signifo de unu Ĉinio, kaj ĝenerala konsento de la internacia komunumo. Usono pretendas subteni la politikon pri unu Ĉinio, sed fakte uzas la “salamo-taktikon” por distordi, misigi, malklarigi kaj malplenigi la principon de unu Ĉinio.

La 2a fakto: La Usona Kongreso estas parto de la usona registaro. Vizitoj de kongresanoj al Tajvano kontraŭas la politikan devontigon de Usono konservi nur neoficialajn rilatojn kun Tajvano, kaj malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la tri Komunajn Komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono. La usona registaro havas devon certigi, ke ĝiaj politikaj devontigoj al Ĉinio estas observataj kaj efektivigataj de ĉiuj partoj de la registaro.

La 3a fakto: La vizito de Pelosi al Tajvano havas nenian rilaton kun demokratio, sed ĝi estas politika risko kaj grava provoko kontraŭ la suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio, la volo de la pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj kaj la internacia konsento pri unu Ĉinio.

La 4a fakto: Estas Usono kaj la separismaj fortoj de “Tajvana sendependeco”, kiuj ŝanĝis la nunan situacion de la Tajvana Markolo kaj provokis krizon.

La 5a fakto: Estas Usono, kiu planis la viziton de Pelosi al Tajvano. Ĉiuj kaŭzoj kaj efikoj estas kristale klaraj. Kiu pravas kaj kiu malpravas estas memkompreneble. Usono kaj Tajvano koluziis inter si kaj faris provokon unue, kaj Ĉinio poste prenis laŭleĝajn kontraŭrimedojn por memdefendo. La kontraŭrimedoj de Ĉinio estas firmaj, efikaj, proporciaj kaj konformaj al la ĉina enlanda juro, internacia juro kaj kutima internacia praktiko.

La 6a fakto: Estas laŭleĝe por la ĉina armeo fari militajn ekzercojn kaj trejnadon en la akvoj proksime de la Tajvana Insulo de Ĉinio. La ago de Usono malhelpis Ĉinion per subteno al Tajvano estas la kaŭzo, kiu subfosas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo kaj eĉ de la mondo.

La 7a fakto: Tiuj, kiuj observas la principon de unu Ĉinio, estas la plejmulto de landoj en la mondo. Pli ol 170 landoj inkluzive de landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) esprimis siajn sindevontigojn al la principo de unu Ĉinio. Pri ĉi tiu demando izolitaj estas Usono kaj tre malmultaj aliaj landoj.

La 8a fakto: La tajvana demando kaj la Ukraina demando estas malsamaj surbaze. Tajvano ne estas kaj neniam estis lando. Ĝi estas parto de Ĉinio. La tajvana demando kaj la ukraina demando tute ne estas kompareblaj.

La 9a fakto: La sankcioj de Ĉinio kontraŭ Pelosi post ŝia vizito al la regiono Tajvano estas pravigitaj kaj laŭleĝaj. Kiel suverena lando, Ĉinio havas tutan rajton fari tion.

La 10a fakto: La vizito de Pelosi al Tajvano grave subfosis la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj kreis malhelpojn al interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la du flankoj. Usono devas preni plenan respondecon pri ĝi.

La 11a fakto: La respondeco pri la ĉesigo de ĉina-usona klimata interparolo estas sur Usono. Pri klimatŝanĝiĝo kaj aliaj aferoj, interalie pri tutmonda regado de la medio, Ĉinio restos engaĝata pri internacia kunlaboro kaj daŭre plenumos siajn devontigojn per realaj agoj.


Jen la ligo de la orginala artikolo:

https://english.news.cn/20220825/2577e1f1bc994fdbbcec55d7dd8a8fa8/c.html


Dividu