La 23an de aŭgusto la usona informagentejo The Associated Press raportis, ke la opinisondo de Lernejo de Publikaj Politikoj Harris sub Universitato de Ĉikago kaj de The Associated Press montras, ke 71% de la usonanoj opinias ke la pafila leĝo devus esti pli severa. Serio da pafaj eventoj vekis onian atenton pri pafilaj perfortaĵoj. La opinisondo rivelas, ke ĉirkaŭ 80% de la usonanoj opinias ke akuzoj pri pafilaj perfortaĵoj estas kreskantaj.