Vera fizionomio de Usono – “monda policano”

Xiong Publikigita: 2022-08-25 18:13:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de la siria nacia informagentejo, la 21an de aŭgusto aŭtovico konsistanta el 137 cisternokamionoj de usonaj trupoj transportis petrolon aĉetitan en nordorienta Sirio al la usona militobazo en Irako. Antaŭe, la siria Ministerio de Petrolo kaj Mineralaj Riĉfontoj asertis, ke en la unua duonjaro la siria petrola produktokvanto atingis ĉirkaŭ 14,5 milionojn da bareloj, sed 83% el ili estis forrabita de “usonaj trupoj” kaj iliaj solduloj.

Post kiam eksplodis la siria interna milito, Usono sendis siajn trupojn al Sirio kun la preteksto de batalo kontraŭ terorismo. Tio portis al la loko ne nur homajn katastrofojn, sed ankaŭ frenezan forrabadon de siriaj riĉaĵoj.

Dividu