Ĉinio respondis al la usona enmeto de 7 ĉinaj establoj en la kontrolliston

Xiong Publikigita: 2022-08-25 20:57:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Usona Ministerio de Komerco informis, ke Usono enmetos 7 ĉinajn establojn en sian liston de eksporta kontrolo. Por tio Shu Yueting, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Komerco diris en la 25a, ke Ĉinio firme oponas la usonan decidon. Usono devas tuj ĉesigi la eraran konduton. Ĉinio nepre alprenos necesajn kontraŭrimedojn por protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj kaj institucioj.

En tiutaga gazetara konferenco de la ministerio Shu emfazis, ke Usono konstante ĝeneraligas la nocion de ŝtata sekureco, misuzas rimedojn de eksporta kontrolo, kaj per la ŝtata forto subpremas alilandajn entreprenojn kaj instituciojn. Lastatempe Usono decidis enmeti 7 ĉinajn establojn en sian liston de eksporta kontrolo, kaj tio serioze damaĝas la normalan komercadon inter Ĉinio kaj Usono kaj la merkatajn regulojn kaj la internacian ordon de ekonomio kaj komerco. Krome, tio ne utilas al Ĉinio kaj Usono, nek al la tuta mondo.

Dividu