Ĉinaj entreprenoj liveris humanitaran helpon al pakistanaj viktimoj

Qiujieming Publikigita: 2022-08-26 16:53:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj entreprenoj en Pakistano, ĵaŭde en ceremonio okazigita de la Nacia Katastrofregada Aŭtoritato en Islamabado, liveris al la viktimoj de inundoj humanitaran helpon de pli ol 15,5 milionoj da pakistanaj rupioj (ĉirkaŭ 71,340 usonaj dolaroj).

Ĉina ambasadoro al Pakistano Nong Rong diris, ke informiĝante pri inundoj okazintaj en multaj lokoj en Pakistano, Ĉinio decidis liveri alian aron da krizokaza humanitara helpo. Ĉinio kaj Pakistano estas veraj amikoj kaj bonaj fratoj dividantaj inter si ĝojojn kaj suferojn. La ĉina flanko kredas, ke Pakistano certe venkos la katastrofon kaj renormaligos la vivojn sub la klopodoj de ambaŭ flankoj.

Pakistana ministro pri planado, disvolvado kaj speciala iniciato Ahsan Iqbal diris, ke Ĉinio liveris al la pakistana flanko grandan humanan helpon kun materialoj kaj mono kiam Pakistano suferis gravegajn inundojn. Ĉinaj entreprenoj en Pakistano ne nur kontribuis al la kontruado de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, sed ankaŭ plenumis siajn sociajn respondecojn, helpante la pakistanajn viktimojn.

Dividu