Ĉina reprezentanto alvokis solvi la palestinan problemon

Xiong Publikigita: 2022-08-26 19:27:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aŭgusto, en la publika kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri la mezorienta palestina problemo, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN Zhang Jun faris paroladon, alvokante la internacian komunumon preni realajn agojn kaj pli frue solvi la palestinan problemon.

Zhang diris, ke de unu monato la malorda situacio de la palestina tero okupita tiras la nervojn de la tuta mondo. En la komenco de aŭgusto la gazaa konflikto kaŭzis morton de kelkaj centoj da ordinaruloj kaj detruis multe da konstruaĵoj kaj instalaĵoj, kaj tio refoje kondukas la konflikton al milita rando. Kaj nun la urĝa tasko estas ĉesigi pafadon, sin regi kaj fine fari ke la situacio en Gazao paciĝu plene.

Israelo kaj Palestino estas nemoveblaj najbaroj, kaj sekureco por ili ambaŭ estas interdependa kaj nedividebla. Strebi al unuflanka “absoluta sekureco”, preni unuflankan agon, kaj meti sian sekurecon sur la nesekuran fundamenton de la alia partio, tio nur akrigos malkonfidon, pliintensigos kontraŭdirojn kaj fine dronos en perfortan ciklon. Pro tio Ĉinio alvokas tuj ĉesigi ĉian ajn plansetligon kaj unuflankan ŝanĝon de la aktuala situacio de la okupita teritorio, kaj per paca intertraktado difini la definitivan landlimon inter Palestino kaj Israelo.

Dividu