Norde nun estas ĝusta tempo por aŭtuna rikolto

Xiong Publikigita: 2022-08-26 19:48:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la ĉina norda aŭtonoma regiono Interna Mongolio kaj la ĉina nordokcidenta aŭtonoma regiono Xinjiang la kamparanoj sentas sin okupitaj pro la aŭtuna rikolto. La kamparanoj de Hulunbuir, Interna Mongolio, estas manipulantaj 1 200 rikoltomaŝinojn por rikolti ĉirkaŭ 33 000 hektarojn da tritiko; en Ili de la Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco, Xinjiang, troviĝas 167 hektaroj da tero, sur kiu kreskas aromaj purpuraj periljo-floroj kaj oraj sunfloroj kaj kolzofloroj. La maro de la periljaj floroj tamen altiras al si grandajn amasojn da turistoj, kaj la perilja plantejo servas kiel unu el la ĉefaj terkulturaj vidindejoj. Ekzemple, nur en pli ol unu monato de la pasinta jaro la periljejo logis al si pli ol 50 000 turistojn.

Dividu