En Pekino lanĉiĝis la “aktivado pri interŝanĝo kaj elsendo de ĉinaj kaj rusaj filmoj”

Xiong Publikigita: 2022-08-26 21:18:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de aŭgusto en Pekinio okazis la ceremonio lanĉi la “aktivadon pri interŝanĝo kaj elsendo de ĉinaj kaj rusaj filmoj”, komune organizita de la Ĉina Komunikila Grupo kaj la rusa ambasadorejo ĉe Ĉinio.

Andrey Denisov, rusa ambasadoro, Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Komunikila Grupo, Oleg Dobrodeev, prezidanto de la Rusa Tutlanda Televida kaj Brodkasta Korporacio, kaj aliaj gastoj ĉeestis la ceremonian kunvenon.

Post la kunveno, la rusa ambasado ĉe Ĉinio okazigis ordendonan ceremonion kaj tie Shen Haixiong ricevis la rusan “ordenon de amikeco”, donitan de la rusa flanko. La ambasadoro Andrey Denisov voĉlegis la ordonon de rusa prezidento kaj en la nomo de la rusa registaro enmanigis al Shen Haixiong la ordenon kaj atestilon.

Dividu