Ganaa altnivela oficialulo diris vendrede, ke la ĉina lingvo baldaŭ estos integrita al la ganaa eduka programo.
La rimarkojn faris Divine Yao Ayidzoe, ĉefa direktoro por la Ministerio de Edukado en publika leciono organizita de la Konfucea Instituto de la Universitato de Kaba Marbordo (angle Cape Coast) situanta en Kaba Marbordo, la ĉefurbo de ganaa centra regiono.
La ganaa oficialulo urĝis studentojn kapti oportunon por lerni la ĉinan lingvon kaj kulturon kaj sin prepari por la estonteco.
Senegala lernejano voĉlegas ĉinlingvan poemon en aktivado pri Ĉinlingva Tago. / Foto el xinhuanet.com
Instruisto instruas ĉinan lingvon en Ugando, la 20-an de aprilo, 2022. /Foto el xinhuanet.com