Li Keqiang mesaĝis al la monda kunveno 2022 pri novenergiaj aŭtoj

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-27 18:40:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio estas granda lando de aŭtomobilaj produktado kaj konsumado. En la lastaj jaroj la ĉina industrio de novenergiaj aŭtoj evoluis rapide, kaj la produkta kaj venda kvantoj de tiaj aŭtoj ĉiu staras en la unuaj vicoj de la mondo. Nun la ĉina industrio de novenergiaj aŭtoj sin trovas en la ekspansia periodo de ĉiuflanka surmerkatigo. Kreskigi novenergiajn aŭtojn utilas ne nur al la disvolviĝado de progresintaj manufakturoj kaj verdaj kaj malaltkarbonaj industrioj, sed ankaŭ al pli da elektoj por konsumantoj.

Li diris ankaŭ, ke, kiel plej granda lando evoluanta en la mondo, Ĉinio devas disvolvi vastan internacian kunlaboron ĉu en respondo al klimata ŝanĝiĝo aŭ en antaŭenigo de mediprotekta disvolvo. La ĉinaj politikoj disvolvi novenergiajn aŭtomobilojn estas konformaj al la internaciaj reguloj. Ĉinio, kun pli malferma sinteno, profundigos internacian kunlaboron en koncernaj kampoj de novenergiaj aŭtoj kaj faros pli grandajn kontribuojn por la daŭripova evoluigo de la tutmonda ekonomio kaj socio.


Dividu