Aldoni flugilojn al la interreto por prosperigi vilaĝojn

Xiong Linping Publikigita: 2022-08-27 20:43:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke kompare kun la urboj, la kamparo estas malforta en la interreta infrastrukturo. Pro tio necesas multigi investon kaj rapidigi la konstruadon de la interreto enkampare.

De post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la interreta infrastrukturo etendiĝas malproksimen al vilaĝoj, kaj nun en ĉiuj vilaĝo konektiĝas larĝa bendo, kiu kondukas ilin al la tuta mondo.

Nuntempe la telekomunikaj instalaĵoj pliboniĝas kun la tempo, kaj ili rapide ebenigas la abismon de cifereco inter urbaro kaj kamparo. Kaj en la nuna Ĉinio la ciferecigo kaj informigo jam integras sin en la ĉiutagajn vivoscenojn en la ĉinaj vilaĝoj – kaj eĉ en malproksimaj vilaĝetoj. Tiuj do povas kunpaŝas kun la mondo kaj kun la tempo.


Dividu