Ĉinio en Nova Epoko: Originalaj verkoj proksimigas vin al Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2022-08-28 09:31:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por montri al la mondo klaran bildon de Ĉinio, CGTN, komune kun la Centro de Programoj en Eŭropaj kaj Latinamerikaj lingvoj sub Ĉina Komunikila Grupo, prezentas serion da verkoj temantaj pri “Ĉinio en la Nova Epoko” al mondaj spektantoj per sia plurlingva platformo ekde aŭgusto de 2022.

Spektantoj tra la mondo trovos amason da programoj, kiuj gvidos ilin ekkoni la dekjaran disvolvadon kaj ŝanĝojn en Ĉinio, la disvolvan vojon de la lando kaj ĝian profundan kulturon. Jen la detaloj:

Ĉiuj estas Gravaj: Ĉinio en Dek Jaroj

Ĉinio en Dek Jaroj celas kapti ŝanĝojn kiujn ĉinoj spertis en la lastaj dek jaroj. Okazas mirakloj, ĉar ĉiuj estas gravaj kaj faras kontribuojn.

Ĉinio tra Monda Lenso

Por helpi al mondaj spektantoj pli bone kompreni Ĉinion, CGTN prezentas ĉi-subajn videaĵojn per okuloj de la monda komunumo: Klasikaj Paroloj de Xi Jinping; Mia Konto en Ĉinio; La Ĉina Vojo; Latinaj Junuloj en la Kamparo; kaj En Movo.

De Malriĉeco al Prospero: La Ĉina Vojo al Modernigo

Esploranta sian vojon al modernigo, Ĉinio sternis sian propran vojon. Jen la produktoj prezentas variajn tagordojn. Ĉinio en Ciferoj; Modernigo por 1.4 miliardoj; La Vojo al Komuna Prospero; Homa Karbona Piedsigno; Laboro por la Estonto.

Diverseco kaj Inkluziveco: La Belo de Ĉina Kulturo

Nombro da programoj kaj produktoj estas farataj por profunda kompreno de ĉina profunda kulturo kaj historio. Ili diskutas pri grava rolo de kulturaj interŝanĝoj en reciproka lernado kaj respekto inter nacioj.

Ĉina Festivalo de Dokumentaj Filmoj en Afriko, 2022

Sub atesto de ambasadoroj de Benino, Kamerunio, Gabono, Senegalio, Tanzanio kaj Zimbabvo al Ĉinio, CGTN lanĉis en Afriko mondan ekspozicion de Ĉina Festivalo de Dokumentaj Filmoj 2022. En la festivalo unuafoje okazas speciala evento por la specifa regiono.

Al la festivalo aliĝos 30 radioj, televidaj stacioj kaj institutoj, kiuj prezentos rakontojn al afrikaj spektantoj.


Dividu