FOX News: rapide kreskis violenta krimo en multaj usonaj urboj

xiong Publikigita: 2022-08-28 17:14:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aŭgusto FOX News raportis, ke ĝis majo de la kuranta jaro la nombro de violentkrimaj kazoj en la usonaj urboj kiel Ĉikago, Baltimoro, Los-Anĝeleso, Nov-Jorko, Filadelfio kaj Vaŝingtono kreskis je ĉirkaŭ 40% kompare kun la sama periodo de 2021, kaj tio kaŭzis ke iuj studentoj ne kuraĝas iri regionon ekster sia lernejo. La donitaĵoj montras, ke en 2021 ĉirkaŭe de la Ĉikaga Universitato ĉe la parko Hyde kaj en la loĝkomunumo South Kenwood violenta krimo kreskis rapide: 6 murdoj, 17 seksatencoj, 149 forraboj kaj 107 seriozaj atakoj.

Krom en Ĉikago, ankaŭ en Atlanta estas samaj problemoj. Laŭ la donitaĵoj de la Atlanta Polico, kompare kun aŭgusto de 2021 la ĉi-jare aŭgusta procento de violentaj krimoj en Atlanta kreskis je 6%, kaj en la regiono ĉe la Georgia Instituto de Teknologio la procento de violentaj krimoj kreskis je 5% kompare kun la sama periodo de 2021.

Dividu