Konferenco pri nedismultigo de nukleaj armiloj ne atingis interkonsenton

xiong Publikigita: 2022-08-28 17:21:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nokte de la 26a de aŭgusto, la deka revizia konferenco por “Traktato pri Nedismultigo de Nukleaj Armiloj” finiĝis en Nov-Jorko, la ĉefsidejo de UN, post preskaŭ nun monato da interkonsultiĝo kaj intertraktado, sed ĝi ne atingis interkonsenton pri la dokumentoj, kiujn oni rigardas kiel fruktojn.

La konferenco decidis, ke la dekunua revizia konferenco okazu en 2026 en Nov-Jorko. La unua kunveno de la Prepara Komitato de la dekunua revizia konferenco okazos en 2023 en Vieno, kaj la dua kaj la tria okazos respektive en 2024 en Vieno kaj 2025 en Nov-Jorko. La konferenco decidis, ke por intensigi la postan procezon de reviziado pri la traktato, starigi laborgrupon malferman al ĉiuj kontraktintaj landoj.

“Traktato pri Nedismultigo de Nukleaj Armiloj” validiĝis en 1970. La traktato difinas, ke oni en ĉiu kvina jaro tenu revizian konferencon por kontroli la plenumadon de la traktato. La deka revizia konferenco okazus inter aprilo kaj majo de 2020, sed pro la pandemio ĝi estas prokrastita.

Dividu