Okazis la unua kunveno de la konstanta komuna sistemo de Turkio, Finnlando kaj Svedio

Shanshan Publikigita: 2022-08-28 17:25:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26-an de aŭgusto, la unua kunveno de la konstanta komuna sistemo de Turkio, Finnlando kaj Svedio okazis en la suda finna urbo Vantao. La partoprenantoj unuanime konsentis plu okazigi faknivelan kunvenon ĉi-aŭtune.

Laŭ la informo, diskonigita de la Finna Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, fakuloj de la ministerioj pri eksterlandaj aferoj, la internaj ministerioj, la justicministerioj, la nacidefend-ministerioj, kaj la informaj servoj de Turkio, Finnlando kaj Svedio ĉeestis la kunvenon. La partoprenantoj diskutis pri la specifaj paŝoj por efektivigi la memorandon subskribitan de la tri partioj en junio de la kuranta jaro, kaj konsentis, ke la konstanta komuna mekanismo de la tri partioj daŭre okazigos faknivelajn kunvenojn ĉi-aŭtune.

Dividu