Prezidento de Salvadoro: Dankon al Ĉinio pro ĝia sindonema helpo

Shanshan Publikigita: 2022-08-28 18:26:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 26an de aŭgusto, salvadora prezidento Nayib Armando Bukele Ortez ĉeestis la malferman ceremonion de la amuzparko "Sunsubiro", helpe konstruita de Ĉinio, kaj esprimis sian dankon al Ĉinio pro ĝia sindonema helpo.

En la ceremonio, kiu tiutage okazis en Port La Libertad, Bukele anoncis la oficialan malfermon de la amuzparko. Li diris, ke la instalaĵoj de la amuzparko "Sunsubiro" kaj la proksime konstruata moleo La Libertad estas partoj de la turisma strategio de "surfurbo" de Salvadoro, kaj ili estas helpe konstruitaj de Ĉinio. Li dankis Ĉinion pro ĝia sindonema helpo.

Ĉina ambasadoro en Salvadoro Ou Jianhong diris en la ceremonio, ke Ĉinio aktive respondis al la turisma strategio de Salvadoro kaj prenis la konstruprojekton La Libertad kiel la unuan kompletan projekton por helpi Salvadoron. Ĉinio donacis kvin grandskalajn amuzinstalaĵojn al la amuzparko "Sunsubiro", kontribuante al la turisma infrastrukturo en la regiono. En la pasintaj 4 jaroj post kiam establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salvadoro, la du landoj firme subtenis unu la alian pri aferoj koncernantaj siajn respektivajn kerninteresojn kaj gravajn zorgojn, konservis solidan komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj fariĝas modeloj pri paca kunvivado kaj reciproka profito inter landoj de malsamaj skaloj, sistemoj kaj stadioj de evoluo.

La 21-an de aŭgusto 2018, la registaroj de Ĉinio kaj Salvadoro subskribis komunan komunikaĵon pri la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj la du landoj starigis diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo en tiu tago.

Dividu