23 mortintoj, 140 vunditoj en libia ĉefurbo pro armita konflikto

Shanshan Publikigita: 2022-08-28 18:30:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27an de aŭgusto, Ministerio pri Sano de la Libia Registaro de Nacia Solidareco deklaris, ke 23 homoj estis mortigitaj kaj 140 vunditaj en la armita konflikto en la libia ĉefurbo Tripolo.

Laŭ informoj de lokaj amaskomunikiloj, vespere de la 26-a, armetrupoj apartenantaj respektive al la Libia Nacia Unueca Registaro kaj la Nacia Kongreso interbatalis en pluraj lokoj de Tripolo. Iuj publikaj hospitaloj kaj sancentroj en Tripolo ankaŭ estis bombitaj kaj atakitaj dum la konflikto, diris la Ministerio pri Sano.

La Subtena Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Libio publikigis deklaron la 27-an, esprimante maltrankvilon pri la konflikto en Tripolo kaj alvokante ambaŭ partiojn de la konflikto en Libio tuj ĉesigi malamikecajn agadojn kaj plenumi siajn devojn protekti civilulojn kaj iliajn posedaĵojn.

Dividu