La 28an de aŭgusto proparolanto de Irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Nasser Kanaani diris, ke jam estis solvita la plej parto de la problemoj por restarigi la iranan nuklean intertraktadon. La restaj kelkaj demantoj estas sentemaj, gravaj kaj decidecaj.
Tiutage Kanaani diris akceptante intervjuon de irana novaĵ-agentejo, ke iranaj koncernaj specialistoj okazigas kunvenon por diskuti pri respondo de Usono al irana propono pri solvo de la restaj demandoj. La iranaj specialistoj faros respondon al Usonotuj post la kunveno. Kanaani esperas, ke Usono plene konsideru la justan atendon de Irano.