Ĉinio okazigas konferencon pri interreta civilizacio

Yu Publikigita: 2022-08-29 15:36:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe posttagmeze en la ĉina norda municipo Tianjin inaŭguriĝis konferenco pri kreskigo de interreta civilizacio.

La du-taga Ĉina Interreta Civilizacia Konferenco konsistas el ĉefforumo, forumo pri disvolvado de honesteco en retspaco, 10 subforumoj, ekspozicio kaj temaj okazaĵoj.

Estis publikigita deklaracio pri kuna antaŭenigo de interreta civilizacio, enhavanta ses-punktan konsenton pri plifortigo de konstruado de interreta civilizacio de la nova epoko en la kampoj kiel interreta ekologio, kulturo kaj sekureco.

Ekspozicio de la konferenco, okazigita interrete kaj eksterrete, inaŭguriĝis por reliefigi la progreson, kiun Ĉinio atingis en antaŭenigo de interreta civilizacio de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012.

La subforumoj kovras temojn de ekspluatado de enhavevoj, ekologio kaj leĝ-bazita regado en retspaco, administrado de algoritmoj, internaciaj interŝanĝoj kaj protekto de privateco en retspaco.

Dividu