Ĉina ĉefministro sendis gratulon al Pujiang-a Noviga Forumo

Yu Publikigita: 2022-08-29 15:59:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sabate sendis gratulan leteron al la Pujiang-a Noviga Forumo en Ŝanhajo.

La forumo sub la temo "Malalta Karbono: Nova Misio por Tutmonda Novigado" komenciĝis sabate kaj daŭros ĝis mardo.

Li diris en sia letero, ke malaltkarbona disvolvado estas decida por la verda estonteco de la mondo, dum novigado estas la motoro de tia disvolviĝo. Li emfazis, ke kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio serĉas malaltkarbonan kaj verdan disvolvadon meze de sia moderniga procezo, kio estas senprecedenca en la historio kaj postulas penigajn klopodojn.

Li aldonis, ke Ĉinio persistos en la baza politiko de malfermo, profundigos reformojn kaj antaŭenigos altkvalitan disvolvadon per altnivela malfermo, plifortigos tutmondan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj profundigos interŝanĝojn por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Dividu