La 12-an de aŭgusto en Bruselo, Belgio, inaŭguriĝis la kvartaga 22-a Flor-Tapiŝa Festivalo. La festivalo estas tradicia evento de Bruselo kaj okazita en ĉiu dua jaro. Pro la novkronvirusa epidemio, la 22-a Flor-Tapiŝa Festivalo, kiu devis okazi en 2020, estis prokrastita al ĉi tiu jaro
La 12an de aŭgusto brita registaro anoncis, ke post la plej seka julio ekde 1935, ok el la 14 regionoj de Anglio estas en trosekeco. Tio estas la unua trosekeco en Anglio ekde 2018
La Nacia Komisiono pri Sano montris sabate ke la ĉina ĉeftero registris 704 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano vendrede, kun 646 kazoj de loka propagiĝo kaj 58 importitaj kazoj
La 11an de aŭgusto usona retejo STAT raportis, ke la donitaĵoj de kelkaj usonaj ŝtatoj montris, ke la plimulto de usonanoj nuntempe infektitaj per simia pokso estas afrik-usonanoj
Vendrede kvin ĉinaj ŝtatposedataj kompanioj rivelis planojn retiri siajn akciojn el la usona valorpapera merkato, pro kio la valorpapera superrigarda institucio de Ĉinio komentis, ke tiaj movoj estas normalaj en la kapitalaj merkatoj
Litova vicministro pri transporto kaj komunikado Agne Vaiciukeviciute vizitis la ĉinan regionon Tajvano, kio tretis la principon de unu Ĉinio, severe intervenis ĉinajn enlandajn aferojn kaj damaĝis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio
Por okazigi tiun ĉi ekspozicion la ĉina organizanto venkis multajn malfacilojn alportitajn de la pandemio
En la pasintaj sep monatoj la usona polico jam mortigis pli ol 700 personojn
UN kaj ĝia nuklea agentejo esprimis zorgon pri la lastatempa situacio ĉirkaŭe de la nukleenergia centralo Zaporizhzhia en suda Ukrainio
Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke Ĉinio forte kondamnas la viziton de litovaj oficialuloj al la ĉina regiono Tajvano kaj reagos kontraŭ la provoko