Novaĵo

Eksa japana ĉefministro Shinzo Abe pafmortigita

Eksa japana ĉefministro Shinzo Abe mortis vendrede post kiam li estis trafita de kuglopafoj en la urbo Nara, laŭ japana publika radio NHK

Wang Yi: Ĉinio subtenas persiston de EU en strategia aŭtonomeco

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde renkontiĝis kun alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, Josep Borrell Fontelles, flanke de la Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio

Eksa japana ĉefministro Abe enhospitaligita post grava pafvundiĝo

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke eksa japana ĉefministro Shinzo Abe kolapsis kaj montris nenian vivsignon post kiam li estis dufoje trafita de kuglopafoj vendrede dum parolado en la okcidenta urbo Nara

Nova brita ĉefministro estos elektata frue septembre

Boris Johnson ĵaŭde anoncis sian rezignon

Wang Yi: Ĉinio aprezas indonezian rolon en unueco de G20

Ĉinio laŭdas indonezian rolon en protekto de unueco de la Grupo 20 kiam ĝi servis kiel prezidanto de la forumo de 20 de ĉefaj ekonomioj en la mondo.

Ĉina kaj usona altrangaj militaj oficialuloj faris dialogon per videoligo

Li Zuocheng, membro de la Centra Milita Komisiono (CMK) kaj ĉefstabestro de la Komuna Staba Departemento sub la CMK, ĵaŭde interparolis kun Gen, Mark Milley, prezidanto de la Ligitaj Stabestroj de Usono, per videoligo

The Washington Post:Perdo de regado de perfortaĵoj per pafiloj mortigis infanecon de usonanoj

Usona ĵurnalo The Washington Post merkrede publikigis artikolon dirante, ke Usono perdis regadon de perfortaĵoj per pafiloj, kio mortigis ne nur multajn geinfanojn sed ankaŭ liberan infanecon de usonanoj

Ĉinio memoras historion de rezistmilito kontraŭ japana agreso

Ĵaŭde en Pekino okazis ceremonio por memorigi la 85an datrevenon de la komenco de la tutlanda rezistmilito de Ĉinio kontraŭ japana agreso

Irano arestis britan vicambasadoron kaj fremdlandanojn pro spionado

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis merkrede, ke la Islama Revolucia Gvardio de Irano arestis la britan vicambasadoron kaj aliajn fremdlandanojn pro "spionaj agadoj", ekzemple kolektado de grundaj specimenoj en malpermesitaj regionoj

HomePrev...28293031323334...NextEndTotal 100 pages