Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), petis "tujan humanisman batalhalton" en Ukrainio tiel ke "gravaj politikaj intertraktadoj" povas esti kondukitaj al paca interkonsento
Yair Lapid, israela ministro pri eksterlandaj aferoj, lunde en suda urbo Sde Boker renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtata sekretario Antony Blinken kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj el la kvar arabaj landoj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Maroko kaj Egiptio
Ĉinio anoncis impost-reduktan politikon por gepatroj vivtenantaj infanojn de malpli ol 3 jaroj, laŭ cirkulero publikigita de la Ŝtata Konsilio lunde
Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, lunde renkontiĝis kun amaskomunikilaj reprezentantoj post la fino de sia vojaĝo al Pakistano, Afganio, Hindio kaj Nepalo
La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris marde, ke la ĉina ĉeftero raportis 1 293 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano lunde, kun 1 228 kazoj de loka propagiĝo kaj 65 importitaj kazoj
La nombro de vakcinado kontraŭ nova kronviruso en unu tago falis al la plej malalta nivelo ekde 2020, ĉar multaj usonanoj ne ricevas siajn refreŝigajn vakcinojn. Ĉi tion raportis la usona gazeto "The Hill" sabate
La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde vokis ĉiujn partiojn fari agojn, kiuj utilas al mildigo de la situacio en Ukrainio, kaj antaŭenigi dialogon anstataŭ intensigi konfliktojn
Oficejo de la Ĉina Programo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la kargokosmoŝipo Tianzhou-2 finis ĉiujn taskojn de muntado de la kosmostacio kaj apartiĝis de la kerna modulo de la kosmostacio je la 15a horo kaj 59 minutoj dimanĉe laŭ pekina tempo
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidos la trian Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Najbaraj Landoj de Afganio en Tunxi de la ĉina provinco Anhui, de la 30a ĝis la 31a de marto
Memora evento diamanĉe okazis ĉe la kraŝejo de la pasaĝera aviadilo de China Eastern Airlines por funebri la morton de la 132 homoj implikitaj en la akcidento en la distrikto Tengxian, Guangxi-a Zhuang-a Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. Ĉina ŝtata konsilisto Wang Yong ĉeestis al la funebro