Novaĵo

Arbil de Irako estis atakita per misiloj

La 13an de marto laŭ la loka tempo, la registaro de Kurda Aŭtonoma Regiono de Irako diris, ke la ĉefurbo de la regiono Arbil estis atakita tiutage per 12 balistikaj misiloj. La regiono proksima al la nove konstruita usona konsulejo en Arbil estis trafita kaj unu civitano estis vundita en la atako

Omicron furiozas en Sud-Koreio

Laŭ raporto de sudkorea amaskomunikilo, dimanĉe ĝis la nul-horo, multiĝis 350,190 novaj kazoj infektitaj de nova kronviruso, tio estas la dua tago kun tia multiĝo en la lando

Gvidantoj de Turkio kaj Grekio fortigos kunlaboron

Dimanĉe turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis faris intervidiĝon. Erdogan diris, ke kvankam ekzistas diverĝoj inter la du landoj, tamen li esperas fortigi kunlaboron en diversaj kampoj por altigi la dulandajn rilatojn al nova nivelo

Nova aro da urĝa humanitara helpo el Ĉinio atingis Ukrainion

La dua aro da urĝaj humanitaraj helpmaterialoj liveritaj de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco al la Ukraina Societo de Ruĝa Kruco atingis Ukrainion dimanĉe.La novaj provizaĵoj, inkluzive de manĝaĵo, dormsakoj kaj humidrezistaj kusenetoj, forlasis Pekinon sabate kaj transitis tra Budapeŝto

Altranga ĉina diplomato renkontiĝos kun usona konsilisto pri nacia sekureco

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis dimanĉe nokte, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝos kun usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan lunde en Romo, ĉefurbo de Italio

Usona eksprezidento Obama montriĝis pozitiva en testo pri KOVIM-19

Usona eksprezidento Barack Obama diris dimanĉe, ke li montriĝis pozitiva en testo pri la novkronvirusa malsano (KOVIM-19)."La gorĝo jukas al mi jam de kelkaj tagoj, sed mi fartas bone," Obama skribis en sia Twitter-konto

Okazos kvara rusa-ukraina intertraktado per videoligo

Dimanĉe vespere laŭ la loka tempo Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris, ke la kvara rusa-ukraina intertraktado okazos en la 14a de marto per videoligo

Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato alte taksis Pekinajn Vintrajn Paralimpikojn

Sabate la Internacia Paralimpika Komitato okazigis resuman gazetaran konferencon. Prezidanto de la komitato Andrew Parsons diris, ke la Pekina Komitato de Vintraj Paralimpikoj plenumis neimageblan laboron kaj diversaj rondoj donis altan takson pri fruktoj de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj

Konsumantoj pagos por sankcioj de Usono kaj EU kontraŭ Rusio

Vendrede Usono kaj EU multigis ekonomiajn punojn kontraŭ Rusio. Usona prezidento Joe Biden diris, ke novaj sankcioj donos pezan baton al la rusa ekonomio. Tamen la profesiuloj avertis, ke ordinaraj konsumantoj pagos por altiĝo de prezo kaŭze de tiuj sankcioj

UN: 2,6 milionoj da homoj fuĝis el Ukrainio

Unuiĝintaj Nacioj diris sabate, ke la nombro de rifuĝintoj el Ukrainio pro la rusa-ukrainaj konfliktoj antaŭ dekkvin tagoj, estas preskaŭ 2,6 milionoj.Antaŭ la konflikto, Ukrainio havis populacion de proksimume 37 milionoj

HomePrev...9596979899100NextEndTotal 100 pages