Ŝlosilaj Vortoj de la 14a Kvinjara Plano: Zono kaj Vojo

Publikigita: 2021-02-23 06:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En estontaj kvin jaroj, la vortoj Zono kaj Vojo ankoraŭ altiros la vidon de la tuta mondo. Ĉu la diroj pri la iniciato Zono kaj Vojo estas ĝustaj?

La iniciato estas minaco al la EU kaj Usono

La iniciato estas minaco al la EU kaj Usono

Landoj el la EU kristikis la iniciaton Zono kaj Vojo pro ĝia malhelpo al libera komerco

Landoj el la EU kristikis la iniciaton Zono kaj Vojo pro ĝia malhelpo al libera komerco

Zono kaj Vojo estas ŝulda kaptilo

Zono kaj Vojo estas ŝulda kaptilo

La iniciato Zono kaj Vojo estas minaco por medio

La iniciato Zono kaj Vojo estas minaco por medio

Ĉiuj tiuj diroj estas malveraj!!!!

Zono kaj Vojo estas iniciato pri internacia ekonomia kunlaboro, celas efektivigi komunan disvolviĝon per akcelo de reciproka konekto de diversaj landoj, kaj jam fariĝis populara internacia publika bono kaj grava platformo de internacia kunlaboro. La ora leĝo de la iniciato estas komuna diskuto, komuna konstruo kaj komuna divido. Ĉinio ĉiam persistas en egaleco, malfermo kaj travidebleco, kaj agadas laŭ merkataj regularoj kaj ĝeneralaj internaciaj regularoj.

Pli ol 100 landoj, inkluzive de Italio kaj Luksemburgio, kaj dekoj da internaciaj organizoj jam subskribis pli ol 200 dokumentojn pri kunlaboro por komuna konstruado de Zono kaj Vojo. Gvidantoj de Germanio kaj la Eŭropa Unio esprimis atendon pri profunda konekto de la Eŭr-Azia Interliga Strategio kaj la iniciato Zono kaj Vojo. Franca prezidento Emmanuel Macron iam alvokis al la tuta Eŭropo partopreni en la Zono kaj Vojo kaj opiniis, ke la iniciato alportos novan spacon por la kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Ĝis nun, neniu partnero en kunlaboro pri Zono kaj Vojo aprobis tiel nomatan diron pri ŝulda kaptilo. Kelkaj evoluantaj landoj fakte frontas al demandoj de ŝuldo, sed ili ne estis kaŭzitaj de Zono kaj Vojo, ĉar plejparto de tiu ŝuldo venas de financaj kreditoroj de Usono, Britio, aliaj evoluintaj landoj kaj multflankaj financaj agentejoj. La esenco de la ŝuldaj demandoj estas manko de sufiĉa disvolviĝo. La kunlaboro de Zono kaj Vojo favoras al akcelo de infrastruktura konstruado kaj industriigo de konernaj landoj kaj helpo al fundamenta solvo de ŝuldaj demandoj.

La internacia komunumo ĝenerale opinias, ke la Zono kaj Vojo donas subtenon al la multflankeco.

Ĉinio donas gravecon al antaŭenigo de verda konstruado de Zono kaj Vojo, realigo de verda transformiĝo de regiona ekonomio, kaj plenumo de la tagordo de kontinuigebla disvolviĝo de UN 2030. Inter projektoj de periferiaj landoj de Zono kaj Vojo pri energia infrastrukturo, investitaj de la Azia Infrastruktura Investa Banko, pli ol du trionoj apartenas al la kampo pri verda energio.

Dividu