Ŝlosilaj Vortoj de la 14a Kvinjara Plano: la 5-generacia interreto (5G)

Publikigita: 2021-02-25 06:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5-generacia interreto (5G) donas profundan ŝanĝiĝon al ordinara vivo de ĉiuj. Ĉu la diroj pri la kvin-generacia tekniko de Ĉinio pri telekomunikado estas ĝustaj?

Ĉina (tekniko pri) 5G apartenas al iloj de spionado kaj monitorado.

Ĉina (tekniko pri) 5G apartenas al iloj de spionado kaj monitorado. (×)

Ĉinio havas plej multajn patentojn de la tekniko de 5G en la tuta mondo.

Ĉinio havas plej multajn patentojn de la tekniko de 5G en la tuta mondo. (√)

La tekniko de 5G de la potenca entrepreno pri telekomunikado Huawei estas atingita sub ŝtelado de intelekta proprietaĵo de la okcidento.

La tekniko de 5G de la potenca entrepreno pri telekomunikado Huawei estas atingita sub ŝtelado de intelekta proprietaĵo de la okcidento. (×)

60 landoj, inkluzive de membroj de la Eŭropa Unio, forlasis teknikon de 5G el Ĉinio.

60 landoj, inkluzive de membroj de la Eŭropa Unio, forlasis teknikon de 5G el Ĉinio. (×)

Huawei atendas subskribi interkonsentojn pri senpostpordo kaj starigi centron de koncerna taksado pri interreta sekureco. Usono kaj aliaj okcidentaj landoj ĉiam ignoras la promeson de Huawei, kontinue makulis “sekurecan demandon” de Huawei, kaj nigrigis Huawei kaj eĉ Ĉinion, sed ili neniam liveris pruveblajn atestilojn.

La donitaĵo de la analiza firmao Iplytics montras, ke ĝis marto de 2019, en totalo de la petoj de patentoj pri 5G en la tuta mondo, Ĉinio okupis la unuan lokon kun la proporacio de 34% de la nombro, kaj la proporacio de Usono estas nur 14%.

Dum sia intervjuato de la novaĵ-agentejo Bloomberg, la fondinto de Huawei Ren Zhengfei diris, ke la tekniko pri 5G el Huawei havas konsiderindan antaŭecon kompare kun Usono. Li diris, “Nun Usono ankoraŭ ne sukcese trovis la teknikon, el kie ni povas ŝteli?”

Dum la pasintaj 30 jaroj, Huawei faris kunlaborojn kun pli ol 170 landoj de la tuta mondo, starigis pli ol 1 500 retojn kaj provizis per koncernaj servoj al ĉirkaŭ duono de la 500 potencaj entreprenoj de la tuta mondo. Inter ili neniam aperis eventoj kiel la okazaĵo de Edward Snowden kaj ia ajn monitoro. Neniu atesto povas pruvi ekziston de postpordo en produktaĵoj de Huawei.

Dividu