Ŝlosilaj Vortoj de la 14a Kvinjara Plano: Icujo

Publikigita: 2021-02-26 06:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu la du diroj pri icuja tekniko kaj icuja industrio de Ĉinio estas ĝustaj?

Ĉinaj klopodoj por fabriki (duonkonduktan) icon malsukcesas.

Ĉinaj klopodoj por fabriki (duonkonduktan) icon malsukcesas. (×)

Ĉinio estas la sola lando en la mondo, kiu havas tutan ĉenon de la icuja industrio kaj kapablon por desegni plej eminentajn icujojn de la mondo, kaj (povas) fabriki kelkajn icujojn. Nur la kvalito de la icujoj ankoraŭ ne atingis la nivelon de unua vico de la mondo.

Ĉinio alfrontas “icujan blokadon” intence provokitan de Usono.

Esploro kaj produkto de unuaklasaj icujoj apartenas al gravaj projektoj de Ĉinio en sekvaj jaroj. La lando klopodas por ataki ŝlosilan problemon.

Ĉinio uzas etajn icujojn enfiltriĝi en usonajn altteknikajn entreprenojn, inkluzive de Apple, Amazon kaj aliaj, por ŝteli sentivajn informojn.

Ĉinio uzas etajn icujojn enfiltriĝi en usonajn altteknikajn entreprenojn, inkluzive de Apple, Amazon kaj aliaj, por ŝteli sentivajn informojn. (×)

Tio estas falsa novaĵo. Apple, Amazon kaj aliaj altteknikaj entreprenoj de Usono publikigis deklaron por forte rifuzi la diron pri malica enfiltriĝo de icujoj. Novaĵ-agentejo Bloomberg, kiu dissendis tiun mesaĝon, rifuzis doni ateston al tiel nomata damaĝitaj entreprenoj Apple kaj Amazon.

En tiu raporto, tiel nomata “malica icujo” fakte estas filtrilo, kiu nur kostas malpli ol unu usona cendo kaj havas neniun kapablon por ŝteli informojn.

Dividu