Ŝlosilaj Vortoj en la 14a Kvinjara Plano: Ellaso de Karbona Dioksido

Publikigita: 2021-03-01 06:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio klopodas por atingi pintan periodon de sia karbona-dioksida ellaso en 2030.

Ĉinio superplenumis difinitan celon de sia klimata agado antaŭ la fiksita tempo 2020.

La konsumo de nefosilia energio de Ĉinio okupas 15,3% de ĝia totala konsumo. La totala instalita kapacito de renovigebla energio de Ĉinio okupas 30% de la totalo de la tuta mondo.

Ekde 2000, kvarono de la totala aldonita verdiga areo de la mondo estas en Ĉinio.

Ĉinio altigos sian sendependan kontribuon kaj serioze promesis pintiĝon de la karbona-dioksida ellaso antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060.

Ĉinio estas unu el la unuaj landoj, kiuj aliĝis al la Kadra Konvencio de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, kaj faris gravajn kontribuojn por atingila Kyotan Protokolon kaj la Parizan Interkonsenton kaj detalojn por plenumado.

Laurent Fabius, prezidanto de Franca Konstitucia Konsilio kaj tiama prezidanto de la Pariza konferenco de la UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, laŭdis, “Se mankus pozitiva subteno de Ĉinio, la Pariza Interkonsento ne povus esti atingita”.

Dividu