Renkontiĝu en 2008—konkurso de scioj pri Pekinaj Olimpikoj
Ĝenerale pri la konkurso

La 29-a Someraj Olimpikoj inaŭguriĝos la 8-an de aŭgusto, 2008, en Pekino. Por ke niaj aŭskultantoj pli bone konu kaj partoprenu la Pekinajn Olimpikojn, Ĉina Radio Internacia komencis la konkurson de scioj pri Pekinaj Olimpikoj en la 1-a de novembro, 2007. La konkurso ricevis fortan subtenon de la Pekina Olimpika Organiza Komitato. Ĝi daŭros en 6 monatoj.

 

Eble vi gajnos premion!
Startu
Regularo de la konkurso:

La konkurso konsistas el “puzlo”, “surreta respondado” kaj “la Pekinaj Olimpikoj en mia koro”.
Ni elmetas 8 demandojn por la surreta respondado. Oni rajtas fari la surretan respondadon plenuminte la puzlon. Kiuj faros ĝustan respondon al ĉiuj demandoj kaj donos sian komenton en la tria paŝo “la Pekinaj Olimpikoj en mia koro”, havos la ŝancon gajni premion.

Dato:De la 1-a de novembro, 2007 ĝis la 1-a de majo, 2008.
Premioj: Laŭreatoj estos distingataj per la unua, dua, tria aŭ speciala premioj. Por ĉiu kategorio de la premioj estos pluraj gajnintoj kaj tiuj de la speciala premio estos elektataj el gajnintoj de la 1-a premio. Gajnintoj de la speciala premio estos invitataj al Pekino junie, 2008. Ili vizitos olimpikajn konkursejojn kaj renkontiĝos kun famaj ĉinaj sportistoj. Laŭreatoj de aliaj premioj ricevos diversajn memoraĵojn.
Rimarko:Bonvolu liveri detalan informon por ke ni akurate informu vin pri la gajno.Listo de gajnintoj estos publikigata en la retejo CRI Online.
Speciala atentigo: La rajto pri interpretado de la premi-juĝo apartenas sole al la okaziganto de la konkurso.

Iniciatanto: Ĉina Radio Internacia
Subtenanto: Pekina Olimpika Organiza Komitato
Okaziganto: CRI Online