Xi Jinping prezidas kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ por aranĝi laboron kontraŭ inundo

Publikigita: 2020-07-18 08:46:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de julio la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) tenis kunvenon por fari esploron kaj aranĝi laboron kontraŭ inundo kaj katastrofo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Xi Jinping diris, ke de junio, firme gvidate de la Centra Komitato de KPĈ, diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj rapide agas kaj fortigas rimedojn; diversaj sekcioj kaj organizoj plenumas sian devon kaj akorde kunlaboras; en ĉefaj momentoj trupoj de la Popola Liberiga Armeo kaj de la Popola Armita Polico ludas la rolo de sturma taĉmento, kaj vasta amaso da kadruloj kaj popolanoj batalas en solidareco kaj faras gravan kontribuon en la defendo kontraŭ inundo. La laboro kontraŭ inundo kaj katastrofo iras en ordo kaj akiras pozitavan efikon.

Xi Jinping emfazis, ke la defendo kontraŭ inundo kaj katastrofo koncernas la vivon kaj posedaĵan sekurecon de la popolo kaj la sekurecon de ekonomio, socio kaj ŝtato. En la kuranta jaro oni decidos la rezulton de la ĉiuflanka finkontruado de relative bonhava socio kaj la venkon en la elimino de paŭperismo, kaj ĉi-jare oni ankaŭ plenumos la dektria kvinjaran planon. Sekve la laboro kontraŭ inundo kaj katastrofo estas tre grava.

Dividu