Xi sendis gratulan leteron al nacia kongreso de ĉinaj junaj pioniroj

俞荣康 Publikigita: 2020-07-23 16:02:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi sendis gratulan leteron al nacia kongreso de ĉinaj junaj pioniroj

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la oka nacia kongreso de la Ĉinaj Junaj Pioniroj, nacia amasa organizo por ĉinaj infanoj, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis klopodojn por nutri novan generacion de talentuloj kaj fari membrojn de la Ĉinaj Junaj Pioniroj pretaj por daŭrigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Li diris en la letero, ke la Ĉinaj Junaj Pioniroj ludas rolon kiel granda lernejo, en kiu ĝiaj membroj starigas altajn aspirojn kaj disvolvas bonajn karakterojn kaj diversajn kapablojn, kaj ilia amo al la KPĈ, la patrujo kaj la popolo estas nutrata.

Xi emfazis, ke en la nova epoko, la Ĉinaj Junaj Pioniroj devas plu sekvi la KPĈ kaj transdoni la tradiciojn de revolucio. Li urĝis la organizon unuiĝi, eduki kaj gvidi siajn membrojn esti bone pretaj por subteni kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj realigi la ĉinan revon pri nacia rejuniĝo.

Dividu