Xi inspektis aviadan universitaton de PLA antaŭ Armea Tago

Kane Publikigita: 2020-07-24 10:11:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde inspektis la Aviadan Universitaton de la Aera Armeo en la ĉina nordorienta provinco Jilin.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis pluan reformon, novigon kaj kontinuajn klopodojn por plibonigi instruadon.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono, Xi esprimis salutojn de la Armea Tago al la membroj de la Popola Liberiga Armeo (PLA), la Armita Polico, la milico kaj la rezerva trupo.

La Armea Tago de Ĉinio falas en la unuan de aŭgusto.

Dividu