Xi kaj Putin sendis gratulojn al 8a kunveno de ĉina-rusa dialoga mekanismo inter regantaj partioj

Kane Publikigita: 2020-07-24 11:12:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde respektive sendis gratulajn leterojn al la oka kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio, okazigita per videoligo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis sian varman gratulon pro la kunveno. Li diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Rusio subtenis kaj helpis unu la alian, kaj kunlaboris por venki malfacilojn kaj oponi eksterajn intervenojn, aldonante novajn strategiajn konotaciojn al la duflanka kunlaboro, plene montrante la profundan amikecon inter la du popoloj, kaj reflektante la altan nivelon kaj distingaĵon de ĉina-rusaj rilatoj en la nova epoko.

Xi emfazis, ke la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio estas grava platformo kaj kanalo por duflanka strategia komunikado kaj kunordigo. Li esprimis la esperon, ke reprezentantoj de la du partioj faros plenajn interŝanĝojn kaj profundan komunikadon pri la temo de la kunveno, kaj dediĉos siajn saĝon kaj forton al profundigo de la ĉina-rusa ampleksa strategia kunordigo en la nova epoko.

Putin diris, ke la dialogo inter la regantaj partioj de Rusio kaj Ĉinio ĉiam estas grava parto de la duflankaj rilatoj, kaj ke la partio Unuiĝinta Rusio kaj la Komunista Partio de Ĉinio regule interŝanĝis spertojn, antaŭenigis duflankan reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj venkante la influon de la epidemio, ili daŭre antaŭenigis rilatan kunlaboron per la nova formo de telekomunikado.

Dividu