Xi emfazas fortan gvidadon de KPĈ por altigo de efikeco de komunuma regado

Kane Publikigita: 2020-07-24 17:17:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la ŝlosilo por altigo de la efikeco de komunuma regado estas pli forta gvidado de la KPĈ.

Xi faris la rimarkojn ĵaŭde posttagmeze dum sia vizito al loĝkomunumo kaj lernejo por trejnado de komunumaj kadroj en la urbo Changchun de la ĉina nordorienta provinco Jilin.

Xi diris, ke la nivelo de modernigo de la sistemo kaj kapablo de Ĉinio pri regado estas plejparte reflektita en baznivela regado, kaj emfazis daŭrajn klopodojn por firmigo de baznivela socia regado. Li aldonis, ke partiaj organizoj devas vastigi siajn laboron kaj servojn al la baza nivelo por helpi plibonigon de komunuma regado.

Dividu