Xi Jinping: ni subtenu AIIB kaj bone funkciigu AIIB

Publikigita: 2020-07-28 20:45:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping donis paroladon marde en la malferma ceremonio de la videa jarkunveno de la kvina direkcio de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB).

Xi esprimis gratulon al la jarkunveno kaj pozitive taksis la senĉesan disvolvadon kaj pligrandiĝon de AIIB. Xi montris, ke Ĉinio ĉiam subtenas kaj praktikas plurflankismon, kune kun diversaj membroj apogas kaj bone funkciigas AIIB laŭ la spirito de malfermo, kunlaboro kaj komuna gajno, kaj faros pli grandan kontribuon al trakto de riskoj kaj defioj kaj al realigo de komuna evoluado de la internacia komunumo.

Xi emfazis, ke en la lastaj pli ol kvar jaroj post ekfunkciiĝo AIIB havas nunajn 102 membrojn, inkluzive de la komencaj 57 kreintaj membroj, la amika rondo pligrandiĝas, la nombro de bonaj partneroj pliiĝas kaj kunlabora kvalito pliboniĝas.

Xi diris, ke AIIB devas fariĝi nova platformo por akceli komunan disvolvadon de la membroj kaj stimuli konstruadon de komunumo de komuna estonteco de la homaro. Por tio Xi elmetis jenajn kvar proponojn:

Unue, enfokusigi komunan disvolvadon kaj konstrui AIIB kiel novtipan plurflankan invest-bankon, kiu stimulos tutgloban komunan disvolvadon.
Due, kuraĝe fari novigon kaj konstrui AIIB kiel novtipan disvolvan kaj praktikan platformon, kiu evoluos sekvante la epokon.
Trie, fari la plej bonan praktikon kaj konstrui AIIB kiel novtipan internacian kunlaboran establaĵon, kiu havos altnivelan normon.

Kaj kvare, persisti en malfermo kaj ampleksigo kaj konstrui AIIB kiel novan modelon de internacia plurflanka kunlaboro.

Fine Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas plurismon, praktikas plurismon kaj kun diversaj landoj strebas al disvolvo laŭ la spirito de malfermo, kunlaboro kaj komuna gajno. Kune kun aliaj membroj Ĉinio subtenos kaj bone funkciigos AIIB kaj faros pli grandan kontribuon al trakto de riskoj kaj defioj kaj al realigo de komuna disvolvo de la internacia komunumo.

Dividu