Xi vokas fari AIIB nova platformo por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de homaro

Kane Publikigita: 2020-07-29 11:00:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde vokis fari la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB) nova platformo, kiu akcelas disvolviĝon de ĉiuj ĝiaj membroj kaj faciligas la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Xi faris la rimarkojn dum parolado per videoligo en la malferma ceremonio de la kvina jarkunveno de la multflanka disvolva banko. Li alvokis klopodojn por fari la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon nova speco de multflanka disvolva banko, kiu akcelas disvolvadon de la mondo, nova tipo de disvolva platformo progresanta kun la tempo, nova tipo de altefika institucio por internacia kunlaboro, kaj nova paradigmo de multflanka. kunlaboro.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko, proponita de Xi fine de 2013, estis oficiale komencita en januaro 2016. Xi diris, ke la iniciato estas kreita por disvolvi infrastrukturon kaj konekteblecon en Azio kaj profundigi regionan kunlaboron por komuna disvolviĝo.

De la 57 fondinto-membroj ĝis hodiaŭaj 102 membroj troviĝantaj en la ses kontinentoj de Azio, Eŭropo, Afriko, Nordameriko, Sudameriko kaj Oceanio, la Azia Infrastruktura Invest-Banko plifortiĝis kaj liveris proksimume 20 miliardojn da usonaj dolaroj en infrastruktura investo al siaj membroj.

Dividu