Xi sendis gratulon al komenco de muntado de projekto de ITER

Kane Publikigita: 2020-07-29 11:01:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio por la komenco de muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro (ITER), kiu okazis marde en la sidejo de la granda projekto en Francio.

Xi diris en la mesaĝo, ke la aktivaj esploroj kaj praktikoj en la pasintaj 10 jaroj plene pruvis, ke malferma interŝanĝo estas ŝlosila vojo por esplorado de sciencaj frontoj. Li diris, ke scienco ne estas limigita de naciaj landlimoj, kaj novigado estas senfina klopodo, kaj ke internacia scienca kaj teknologia kunlaboro estas tre grava por trakti tutmondajn defiojn alfrontatajn de la homaro.

Xi diris, ke la projekto de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro enkorpigas la homan deziron pri la paca uzo de fuzia energio. Li aldonis, ke de post la komenco de la projekto, Ĉinio plenumis siajn internaciajn promesojn, kaj ĉinaj entoj kaj sciencaj esploristoj prenis sur sin malfacilajn taskojn kaj kunlaboris proksime kun siaj internaciaj kolegoj, kontribuante al la glata progreso de la programo per ĉinaj saĝo kaj forto.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn en scienca esplorado kun ĉiuj partioj kaj laboros kune por realigi trarompojn en ŝlosilaj kampoj de scienco kaj teknologio, antaŭenigi sciencan kaj teknologian novigon en la tuta mondo, kaj fari novajn kontribuojn por plibonigo de la vivo en ĉiuj landoj kaj daŭripova disvolviĝo de la tuta mondo.

Dividu