Xi substrekas kulturadon de pli da altnivelaj talentuloj kun honesteco kaj kapablo

Kane Publikigita: 2020-07-30 10:16:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis pli grandajn klopodojn por kulturado de granda nombro da altnivelaj talentuloj kun honesteco kaj kapablo por kontentigi la disvolvan bezonon de la partio kaj la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la postulon en instrukcio pri edukado de licenciuloj de la lando. Xi diris, ke altnivelaj talentuloj estas urĝe bezonataj, ĉar socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en la novan epokon, kaj la nova kurso de konstruado de moderna socialisma lando disvolviĝas surbaze de certigo de decida venko en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco.

Xi ankaŭ emfazis la gravan rolon de edukado de licenciuloj en faciligo de novigado, servado al ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj modernigo de la sistemo kaj kapablo de regado en Ĉinio.

Partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj estis petitaj fokusiĝi al plibonigo de edukado de licenciuloj por kulturi pli da altnivelaj talentuloj urĝe bezonataj de la lando, kaj tiel kontribui al subtenado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj realigo de la ĉina revo de nacia rejunigo.

Dividu