Xi prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ

Kane Publikigita: 2020-07-31 11:02:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazos oktobre en Pekino, laŭ decido farita ĵaŭde en kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la Politika Buroo prezentos sian laborraporton al la Centra Komitato en la plena sesio, en kiu la ĉeestantoj ankaŭ taksos la proponojn pri redaktado de la 14a Kvinjara (2021-2025) Plano pri Socia kaj Ekonomia Disvolviĝo kaj estontecaj celoj por 2035.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ ankaŭ studis la nunan ekonomian situacion en la ĵaŭda kunveno kaj faris aranĝojn pri la ekonomia laboro de la dua duono de la jaro.

Laŭ la kunveno, la periodo de la 14a Kvinjara Plano estos la unuaj kvin jaroj post kiam Ĉinio finos konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj flankoj kaj realigos la unuan centjaran celon. La periodo ankaŭ markos la tempon de la lando por konstrui ĉi tiun atingon kaj komenci novan vojaĝon al la dua centjara celo de plena konstruado de moderna socialisma lando.

La kunveno diris, ke rigardante antaŭen, Ĉinio ankoraŭ troviĝas en la periodo de strategia oportuno de disvolviĝo, kaj alfrontas novajn ŝancojn kaj defiojn. La kunveno emfazis la bezonon alte teni la grandan flagon de socialismo kun ĉinaj trajtoj por akceli la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Ĉinio en la periodo de la 14a Kvinjara Plano kaj certigi bonan komencon en plena konstruado de moderna socialisma lando.

Dividu