Publikiĝis artikolo de Xi pri konstruado de partio

Kane Publikigita: 2020-08-01 15:03:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Artikolo de prezidanto Xi Jinping pri efektivigo de la organiza linio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la nova epoko por plifortigo de la partio estis publikigita sabate.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis publikigita en la 15a numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo diras, ke plifortigi organizojn de la KPĈ estas grava bazo por la partia konstruado, kaj ke la organiza linio servas al la politika linio de la KPĈ.

Ĝi diras, ke post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, la organiza linio de la partio en la nova epoko estis resumita. Ĝi emfazas klopodojn por ĝuste kompreni la sciencan signifon kaj praktikajn postulojn de la organiza linio de la partio en la nova epoko, kaj precize plenumi la bazajn postulojn pri ĝia efektivigo por fokusiĝi al la celoj de la partio, solvi problemojn kaj liveri bonajn rezultojn.

La artikolo vokas al koncernaj centraj departementoj, partiaj komitatoj kaj gvidaj grupoj de partiaj membroj sur ĉiuj niveloj fari senĉesajn klopodojn por fari la organizan konstruadon de la KPĈ pli instituciigita, normigita kaj scienca.

Dividu