Xi sendis kondolencojn al libana prezidento pro grandega eksplodo en Bejruto

Kane Publikigita: 2020-08-05 20:18:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencan mesaĝon al sia libana paralelulo Michel Aoun pro la grandega eksplodo en la libana ĉefurbo Bejruto.

En sia mesaĝo Xi diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la grandega eksplodo en Bejruto, kiu mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro la viktimoj, transdonis elkoran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj kaj deziris al la vunditoj rapidan resaniĝon.

Dividu