Xi emfazas kombinadon de pintnivela projektado kaj publika konsilo en kompilado de 14a Kvinjara Plano

Kane Publikigita: 2020-08-06 15:16:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis la neceson bone kunordigi la laborojn de pintnivela projektado kaj peto de publikaj opinioj en komunaj klopodoj por kompilado de la 14a Kvinjara Plano.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke formuli kaj efektivigi la kvinjarajn planojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo estas gravaj vojoj de la KPĈ al regado de la lando.

Li emfazis la bezonon larĝigi kanalojn al la publiko por esprimi opiniojn kaj proponi sugestojn, ĉar kompilado de kvinjaraj planoj tuŝas ĉiujn kampojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj strikte rilatas al produktado kaj vivo de la popolo.

Xi emfazis, ke membroj de la publiko kaj homoj el ĉiuj sektoroj de la socio devas esti instigitaj proponi konsilojn per diversaj rimedoj por ke sociaj atendoj, saĝo de la popolo, konsiloj kaj spertoj de fakuloj sur la baza nivelo estu integritaj en la planon.

Ĉinio efektivigos la 14an Kvinjaran Planon pri Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo ekde la venonta jaro. Sekve de la kompilada laboro, koncernaj departementoj baldaŭ petos opiniojn kaj sugestojn de oficialuloj, publiko, specialistoj kaj kleruloj.

Dividu