“Akrigo de l’ hakilo — ne malutilo al lignoakiro”---Xi Jinping diris en Nacia Korpofortikiga Tago

Pluveta Publikigita: 2020-08-08 14:00:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de aŭgusto, 2008, solene inaŭguriĝis Pekinaj Olimpikoj. Ekde la sekva jaro la tago (la 8a de aŭgusto) estas kiel Nacia Korpofortikiga Tago. Ĉi-jara ĉeftemo de la tago estas Antaŭenigi Nacian Korpofortikigadon, Akceli Ampleksan Bonhavon.

La 23an de januaro, 2017, Xi Jinping inspektis preparan laboron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la urbo Zhangjiakou, Hebei-provinco. Xi kuraĝigis la infanojn partoprenantajn en vintra kampadejo de skiado.

Sano estas necesa postulo por akceli ampleksan disvolviĝon de homo, estas baza kondiĉo por ekonomia kaj socia disvolviĝo, estas grava simbolo de prospero, riĉeco kaj forto de la lando, kaj estas komuna strebo de la popolanoj.

Post eksplodo de la nove kronvirusa epidemio Xi Jinping ĉiam postulis meti la vivon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon.

Forteco de infanoj kaj junuloj signifas fortecon de la lando. La forteco inkludas la kapablojn en diversaj kampoj, ekzemple en la moraleco, lernado, kreado kaj korposano.

La 7an de februaro, 2014, en Sochi de Rusio, Xi Jinping diris intervjuate de rusa televidstacio, ke en Ĉinio estas la proverbo “Akrigo de l’ hakilo — ne malutilo al lignoakiro”. Ekzerci la korpon signifas akrigon de la hakilo.

La 12an de junio, 2018, en ĉina provinco Shandong, Xi Jinping proponis pli multe konstrui korpoekzercejojn por oportunigi kaj kolorigi la vivon de la popolanoj.

En sepetembro de 2019, la ĉina virina volejbaloteamo akiris la 11an venkon. Xi Jinping laŭdis, ke la teamo prezentas spiriton de unuiĝo, kunlaboro, diligenta penado kaj neniama forlaso.

En 2022 en Pekino okazos la Vintraj Olimpikoj. Tio estas bona ŝanco krei duoblajn venkojn por la ĉina sportado kaj la mondaj Olimpikoj, kaj stimulas la emon de la ĉina popolo pri la Olimpikoj.

Nacia sportado estas bazo por fortigi korpon de la ĉinaj popolanoj, estas grava enhavo por konstrui bonhavan vivon en ĉiuj aspektoj, kaj estas grava bazo por realigi feliĉan vivon de ĉiuj ĉinoj.

Dividu