Pri forpaso de Lê Khả Phiêu, eksa ĝenarala sekretario de la Centra Komitato de KPV, Xi Jinping adresas kondolencan mesaĝon al Nguyen Phu Trong, ĝenarala sekretario de la Centra Komitato de KPV kaj ŝtata prezidanto

xiong linping Publikigita: 2020-08-09 14:01:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de aŭgusto Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ tiel ŝtata prezidanto, adresis kondolencan mesaĝon al Nguyen Phu Trong, ĝenarala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) kaj ŝtata prezidanto, esprimante profundan funebron rilate al la forpaso de Lê Khả Phiêu, eksa ĝenarala sekretario de la Centra Komitato de KPV. La teksto estas skribita jene:

Kun granda malĝojo sciiĝi pri la forpaso de Lê Khả Phiêu, eksa ĝenarala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, mi, en la nomo de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro, la ĉina popolo, kaj mi mem, esprimas per vi sinceran kondolencon al la Komunista Partio de Vjetnamio, la vjetnama registaro, la vjetnama popolo, kaj al la familio de la kamarado Lê Khả Phiêu.

Lê Khả Phiêu estis distingita gvidanto de la pli maljuna generacio en KPV kaj la ŝtato kaj, gvidante la vjetnaman popolon, akiris grandajn meritojn en la vjetnama socialisma konstruado kaj renovigado. Li estis intima kamarado kaj amiko de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo, kaj faris elstaran kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Ĉinio donas gravecon al la tradicia amikeco inter la du landoj, volas kune kun Vjetnamio pliigi politikan interfidon, plifortigi kunlaboron en solidareco, kaj antaŭenigi la rilatojn inter la du partioj kaj inter la du landoj kaj la socialisman aferon aparte, por fari pli grandan evoluadon. Mi kredas ke, sub la firma gvido de la Komunista Partio de Vjetnamio kun vi kiel ĉefo, la vjetnama socialisma kontruado havigos al si novan progreson.

Dividu