Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al singapura prezidento pro 55-jariĝo de Singapura Respubliko

Pluveta Publikigita: 2020-08-09 16:50:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de aŭgusto, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al singapura prezidento Halimah Yacob pro la 55-jariĝo de Singapura Respubliko.

En la mesaĝo Xi diris, ke post establiĝo de la Singapura Respubliko antaŭ 55 jaroj la lando priesploris disvolvan vojon konforman al si kaj senĉese akiris sukceson en ŝtata konstruado. Ĉinio aprobis tion. La rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro disvolviĝas kun la epoko, kaj estas intima kaj profunda la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj, precipe en la kampo de la “Zono kaj Vojo”. Alfronte la epidemion la du landoj disvolvas kunlaboron kontraŭ la epidemio kaj ludas modelan rolon. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Singapuro kaj volas antaŭenpuŝi la rilatojn al nova etapo ĉe la sojlo de 30a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro.

Dividu