Sankcioj de Usono kontraŭ ĉinaj oficialuloj estas nenio alia ol histeria eksplodo de hegemoniismo

Kane Publikigita: 2020-08-10 12:05:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la ĉina Ŝtata Konsilio diris, ke iuj usonaj politikistoj plene elmontris siajn hegemoniajn trajtojn rilate al la tiel nomataj sankcioj kontraŭ estroj de ĉinaj centraj registaraj institucioj respondecaj pri honkongaj aferoj kaj oficialuloj de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

La proparolanto diris dimanĉe, ke la movo estas nenio alia ol histeria eksplodo de hegemoniismo, post kiam tiuj usonaj politikistoj malsukcesis en siaj intencoj manipuli honkongajn aferojn.

La proparolanto diris, ke ekde la malkvieto pro proponitaj amendoj de regularo en Honkongo en la pasintjara junio, iuj kontraŭĉinaj kaj kontraŭkomunistaj fortoj en Usono opiniis, ke ili trovis novan ŝancon por instigi al "koloraj revolucioj".

La proprolanto aldonis, ke tamen, post kiam la leĝo pri protekto de nacia sekureco en Honkongo estis adoptita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso ĉi-jare, iuj usonaj politikistoj komencis eksplodi de kolerego.

La proparolanto atentigis, ke la usona regisatro kaj iuj usonaj politikistoj agis en maltrankvila kaj malprudenta maniero pri aferoj de Honkongo por kovri sian propran aĉan respondon al la kronvirusa epidemio, ekonomio kaj aliaj enlandaj problemoj.

La proparolanto aldonis, ke ili ankaŭ konsciis, ke ilia longtempa kalkulo uzi Honkongon por enfiltriĝo kaj subfosaj agadoj kontraŭ la ĉina ĉeftero, por malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio, estos vana.

La proparolanto diris, ke la senhonta praktiko de tiuj usonaj politikistoj plene montris la uson-stilan hipokritecon kaj tiranecon, nudigante la malbelan vizaĝon de modernaj hegemoniistoj.

La proparolanto akcentis, ke responde al la tiel nomataj usonaj sankcioj, ĉefadministranto de la HSAR, Carrie Lam kaj aliaj oficialuloj de la registaro de la HSAR, diris, ke ili timas nenian timigon kaj faros sian plejeblon por servi al la lando kaj Honkongo. La proparolanto aplaŭdis tiajn firmajn respondojn.

Dividu