Xi inspektis ĉinan orientan urbon Hefei

Kane Publikigita: 2020-08-20 09:43:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede posttagmeze inspektis Hefei, la ĉefurbon de la ĉina orienta provinco Anhui.

Xi iris al sekcio de digo en la gubernio Feidong, kie li kontrolis la akvan situacion de la Lago Chaohu kaj esprimis siajn salutojn al tiuj batalantaj kontraŭ la inundoj ĉe la frontlinio, inkluzive de armeanoj el la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj la Popola Armita Polic-Trupo.

Xi iris ankaŭ al Noviga Centro de Anhui por informiĝi pri la teknologia novigado kaj emerĝantaj industrioj de Anhui, kaj vizitis memorigan halon de la kampanjo de la PLA por transpaso de Jangzio dum la Ĉina Popola Milito de Liberigo, farante sian omaĝon al revoluciaj martiroj.

Dividu