Xi instrukciis armeon plenumi sekvajn taskojn pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo

Kane Publikigita: 2020-08-20 20:46:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, instrukciis al la armitaj trupoj fari senlacajn klopodojn por plenumi la sekvajn taskojn pri regado de inundoj kaj mildigo de katastrofo.

Xi, kiu inspektis regadon de inundoj kaj mildigon de katastrofo en la ĉina orienta provinco Anhui, donis instrukcion ĵaŭde post aŭskulto de raportoj el la armeo pri aliĝo al la batalo de diversaj lokoj kontraŭ inundoj tra la lando.

Dividu