Xi: Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro tre gravas por akceli duflankajn rialtojn

Kane Publikigita: 2020-08-22 14:55:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke kiel mejloŝtona projekto sub la iniciata Zono kaj Vojo, la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro tre gravas por akceli profundan disvolviĝon de la ĉina-pakistana ĉiavetera partnereco de strategia kunlaboro kaj forĝi pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en sia buŝa mesaĝo al pakistana prezidento Arif Alvi.

Xi diris, ke li aprezas la fakton, ke Alvi sendis gratulan leteron al la malfermo de la Dua Konferenco de la Komuna Konsultiĝa Mekanismo de Politikaj Partioj de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, kio plene pruvis, ke Alvi donas grandan gravecon kaj subtenon al ĉina-pakistanaj rilatoj kaj konstruado de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj fratoj kaj partneroj, kiuj ĝuas specialan amikecon, kaj ke politikaj partioj de ambaŭ flankoj ofte faras amikajn konsiliĝojn kaj senĉese starigas politikan konsenton, kio servas por stabile antaŭenigi la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo.

Dividu